viernes, 16 de noviembre de 2007

Respektindaj ideoj

Ĉiuj ideoj estas respektinda, kiam oni aŭskultas radiaĵojn, vidas televidaĵojn, aŭ legas ĵurnalojn, tiu estas granda ideo (pardonu la rediron de la vorto) de la nunaj momentoj. Ŝajnas ke antaŭe preskaŭ ĉio estis herezaĵo, kaj nun okazas tute male, ĉio estas respektinda.

Ne, ne, ne kaj ne!

La ideoj ne estas respektindaj! Estas la homoj respektindaj. La ideoj estas por ludi, por malrespekti, por evolui. Kiam oni respektas iun ideon, tiu ideo mortigas, ne plu kreskas.

Jen ekzemplaj:
-Ĉu estas respektinde pensi ke la Tero estas plata? Se jes, la historio finis. Se ne, oni pensas ke la tero estas sfera, tiu ideo ankaŭ ne estas respektinda, do la tero estas preskaŭ sfera.

-Se estus respektinda ideo ke la suno ĉirkaŭas la teron, okazas simile. Se ĝi estas ne respektinda ideo, la tero ĉirkaŭas cirkle la sunon, sed pro tiu ideo ne estas respektinda, la tero ĉirkaŭas elipse la sunon, kaj ekzistas pli kompleksaj movadoj kiujn mi ne diros ĉi tie.

La problemo estas la homoj kiu identigas sin mem kun ideoj. Ĉiu homo estas pli kompleksa ol ĉiu grupo, ni ne simpligu nin.

Se iu diras ke la religio/komunismo/teatro/esperanto/linukso/kapitalismo/anarĥio/ekologismo/muziko estas stultaĵo, aŭ pli ofenda vorto, ne ĉagrenu, provu diskuti (serioze, kaj pace) por la kialo, sed ne diru: "[...] estas respektida, do vi insultas min!" Estas vi kiu vin mem insultas pri tiu memsimpligado.

No hay comentarios: